Friday, January 21, 2011

Poemlibro "Sub la Vasta ĉielo"


Voĉo  el  virga  lando
Recenzo de Trevor Steele*
.
Yohanes Manhitu, Sub la vasta ĉielo, Mondeto, Candelo, Aŭstralio, 2010. Poemaro, 161 paĝoj. Prezo $AUS 17 + afranko.

Indonezio, tiu insularo inter sudorienta Azio kaj Aŭstralio kun loĝantaro de 230 milionoj, estis ĝis nun preskaŭ terra incognita al esperantistoj. Sed lastatempe, dank’ grandparte al la misia laboro de la belgino Heidi Goes, fondiĝis pioniraj E-kluboj. Kaj nun ni povas fine legi poemojn de relative juna indoneziano, Yohanes Manhitu, naskita en 1976 en Okcidenta Timoro (parto de Indonezio), sed nun loĝanta en Jogjararto. Penny Vos (Mondeto) kuraĝis eldoni la poemaron.

Alia bonaĵo: ofte ni aŭdas/legas pri la multaj homoj, kiuj lernas Esperanton rete, sed malofte ni renkontas ilin. Nu, Yohanes ni povas renkonti pere de lia libro. Li pacience studis la lingvon rete inter 2000 kaj 2007, kaj ekverkis, evidente tre ofte, ĉar en la volumeto estas 150 poemoj (mallongaj).

Yohanes estas ne nur esperantisto, sed poligloto; li profesias kiel tradukisto el la angla, franca, portugala, kaj tetuma (la indiĝena lingvo de Orienta Timoro) en la indonezian, kaj krome li verkas poemojn indonezie, davane (alia timora indiĝena lingvo), angle, france, hispane, portugale, kaj ne lastaloke esperante.

Do evidente temas pri homo, por kiu lingvoj estas gravega elemento de la vivo, kaj ne surprizas, ke li aparte ŝatas la mirindan laborfrukton de L.L. Zamenhof. Li skribis, ke la poemo “La puerta” (La pordo) de la meksikia poeto Alfredo García Valdez, kiun mi tradukis al la indonezia je la 9a de junio 2002 por lerni la hispanan, kondukis min al la poezia mondo. Yohanes ne konscias pri rekta influo de specifaj poetoj, sed li aparte ŝatas la verkojn de la fama hinda (bengala) majstro Rabindranath Tagore. Alia fonto de inspiro estas lia kristana (katolika) fido, kaj do Yohanes, kun sia aparta amo al latinidaj lingvoj, estas kelkrilate ne tipa indoneziano. Pli bone dirite, li iugrade reprezentas minoritaton de tiu popolego, sed oni havas la impreson, ke li estas iom soleca intelektulo, pli observanto ol reprezentanto.

Inter la verkoj en tiu ĉi kolekto estas ampoemoj, foje politiko aŭ religio estas la fonto, lingvoj foje inspiras, sed plej ofte Yohanes observas iun beston aŭ planton aŭ ĉiutagan okazaĵon  kaj sur tiu bazo transiras al pli ĝenerala penso. Ekzemplo estas la poemo Floreto inter kaktoj:
.
Sur tiu ĉi insulo de santalo
Kie santaloj ne libere vivas
Sed bovinoj ankoraŭ moviĝas
Vivas kaktoj en la kampoj.

Ne perdu esperon, amiko!
eĉ inter kaktaroj vi trovos
floretojn belajn kaj aromajn.
Estas feliĉo ĉie en la mondo. 

Entute Yohanes Manhitu faras la impreson de simpatia, sentema observanto bonmotiva, kun kiu oni volonte amikiĝus. Mi tamen esperas, ke kun la tempo liaj poemoj iĝos pli densaj, pli koncizaj, ke la tropoj saltu en la menson de leganto. Lingvan talenton li evidente havas; nun li evitu ĉian trofacilan malfreŝan pensiron.

La libreto estas belaspekta (al mi mem ne plaĉas, ke la poemoj estas tutmajusklaj, sed eble tio ne ĝenas aliajn legontojn), kaj bedaŭrinde la poemoj ne aperas sur la paĝo indikita en la enhavtabelo.

Tiuj bagatelaj kritikoj ne malpersvadu vin akiri la unuan literaturaĵon el nova landego, kie Esperanto iam grave rolos.
---------------
* Trevor STEELE (naskiĝis 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Steele ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.

Saturday, December 5, 2009

Multlingva Frazlibro de Yohanes Manhitu

LINGVA lernado estas tre interesa sperto en la homa vivo sed samtempe ĝi postulas fortan motivadon de ĉia lernanto. Kiam oni lernas novan lingvon, precipe alilandan lingvon, oni bezonas librojn, kiuj nin helpas kompreni ĝin paŝo post paŝo. Estas homoj, kiuj komencas lernadon studante la gramatikon kaj pli malfrue ili provas uzi la lingvon parolante por interŝanĝi informojn kun alia(j) persono(j). Sed, estas ankaŭ homoj, kiuj ŝatas komenci lerni lingvon uzante frazlibron, en kiu ili trovas praktikajn frazerojn por la parola komunikado laŭ ĉiutagaj situacioj. Tiuj ĉi homoj lernas tra la praktika flanko de la lingvo. Kaj tiu ĉi libro estas skribita por ili.

=========================================
Pemelajaran bahasa adalah pengalaman yang sangat menarik dalam kehidupan manusia namun pada saat yang sama ia menuntut motivasi yang kuat dari setiap pemelajar. Ketika seseorang belajar sebuah bahasa baru, terutama bahasa asing, ia membutuhkan buku-buku, yang dapat membantunya memahami bahasa itu tahap demi tahap. Ada orang yang mulai belajar bahasa dengan mempelajari tata bahasa dan kemudian mencoba menggunakan bahasa itu untuk saling bertukar informasi dengan orang lain. Tetapi ada juga orang-orang yang suka mengawali pemelajaran bahasa dengan menggunakan buku frase yang di dalamnya ditemukan ungkapan-ungkapan praktis untuk komunikasi lisan menurut situasi sehari-hari. Orang-orang ini belajar melalui sisi praktis bahasa tersebut. Dan buku ini ditulis untuk mereka.
.
Legu la katalogon de UEA pri Multlingva Frazlibro (Baca katalog UEA tentang Multlingva Frazlibro).