Voĉo el virga lando
Recenzo de Trevor Steele*
.
Yohanes Manhitu, Sub la vasta ĉielo, Mondeto, Candelo, Aŭstralio, 2010. Poemaro, 161 paĝoj. Prezo $AUS 17 + afranko.
Indonezio, tiu insularo inter sudorienta Azio kaj Aŭstralio kun loĝantaro de 230 milionoj, estis ĝis nun preskaŭ terra incognita al esperantistoj. Sed lastatempe, dank’ grandparte al la misia laboro de la belgino Heidi Goes, fondiĝis pioniraj E-kluboj. Kaj nun ni povas fine legi poemojn de relative juna indoneziano, Yohanes Manhitu, naskita en 1976 en Okcidenta Timoro (parto de Indonezio), sed nun loĝanta en Jogjararto. Penny Vos (Mondeto) kuraĝis eldoni la poemaron.
Alia bonaĵo: ofte ni aŭdas/legas pri la multaj homoj, kiuj lernas Esperanton rete, sed malofte ni renkontas ilin. Nu, Yohanes ni povas renkonti pere de lia libro. Li pacience studis la lingvon rete inter 2000 kaj 2007, kaj ekverkis, evidente tre ofte, ĉar en la volumeto estas 150 poemoj (mallongaj).
Yohanes estas ne nur esperantisto, sed poligloto; li profesias kiel tradukisto el la angla, franca , portugala, kaj tetuma (la indiĝena lingvo de Orienta Timoro) en la indonezian, kaj krome li verkas poemojn indonezie, davane (alia timora indiĝena lingvo), angle, france , hispane, portugale, kaj ne lastaloke esperante.
Do evidente temas pri homo, por kiu lingvoj estas gravega elemento de la vivo, kaj ne surprizas, ke li aparte ŝatas la mirindan laborfrukton de L.L. Zamenhof. Li skribis, ke la poemo “La puerta” (La pordo) de la meksikia poeto Alfredo García Valdez, kiun mi tradukis al la indonezia je la 9a de junio 2002 por lerni la hispanan, kondukis min al la poezia mondo. Yohanes ne konscias pri rekta influo de specifaj poetoj, sed li aparte ŝatas la verkojn de la fama hinda (bengala) majstro Rabindranath Tagore. Alia fonto de inspiro estas lia kristana (katolika) fido, kaj do Yohanes, kun sia aparta amo al latinidaj lingvoj, estas kelkrilate ne tipa indoneziano. Pli bone dirite, li iugrade reprezentas minoritaton de tiu popolego, sed oni havas la impreson, ke li estas iom soleca intelektulo, pli observanto ol reprezentanto.
Inter la verkoj en tiu ĉi kolekto estas ampoemoj, foje politiko aŭ religio estas la fonto, lingvoj foje inspiras, sed plej ofte Yohanes observas iun beston aŭ planton aŭ ĉiutagan okazaĵon kaj sur tiu bazo transiras al pli ĝenerala penso. Ekzemplo estas la poemo Floreto inter kaktoj:
.
Sur tiu ĉi insulo de santalo
Kie santaloj ne libere vivas
Sed bovinoj ankoraŭ moviĝas
Vivas kaktoj en la kampoj.
Ne perdu esperon, amiko!
eĉ inter kaktaroj vi trovos
floretojn belajn kaj aromajn.
Estas feliĉo ĉie en la mondo.
Entute Yohanes Manhitu faras la impreson de simpatia, sentema observanto bonmotiva, kun kiu oni volonte amikiĝus. Mi tamen esperas, ke kun la tempo liaj poemoj iĝos pli densaj, pli koncizaj, ke la tropoj saltu en la menson de leganto. Lingvan talenton li evidente havas; nun li evitu ĉian trofacilan malfreŝan pensiron.
La libreto estas belaspekta (al mi mem ne plaĉas, ke la poemoj estas tutmajusklaj, sed eble tio ne ĝenas aliajn legontojn), kaj bedaŭrinde la poemoj ne aperas sur la paĝo indikita en la enhavtabelo.
Tiuj bagatelaj kritikoj ne malpersvadu vin akiri la unuan literaturaĵon el nova landego, kie Esperanto iam grave rolos.
---------------
* Trevor STEELE (naskiĝis 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Steele ankaŭ estas membro de la Akademio de Esperanto.
Kun intereso kaj gxuo mi legis vian recenzon, kara Trevor Steele, pri lauxsxajne perlostro el verdaj juveloj malfermigxanta al la mondo.
ReplyDeleteWelington
Brazilo